Vidu, vesperiĝas, kaj la dornodrat-bordera, sovaĝa kverkbaril' kaj la barakoj ŝvebas alsorbite de ombroj. Kadron de la kaptiteco la rigardo lanta delasas, nur la menso, nur la menso scias pri l' streĉiĝ' de la drato. Vidu, kara, tiel ankaŭ nia fantazi' liberiĝas: nian korpon, la rompitan, Sonĝ', la bela liberiganto solvas, kaj ekiras hejmen la kaptul-tendar' tiatempe, kalvtonditaj kaj ĉifonaj malliberuloj ronke flugas de l' Serbuja blinda supro al pejzaĝo hejme kaŝiĝa. Ho, pejzaĝ' kaŝiĝa hejme! Ĉu ekzistas do tiu hejmo? Ĝin ne trafis bomb'? Ĝi estas , kiel ĉe la servoeniro? Kaj ĉu kiu dekstre ĝemas sinstre kuŝas, foje rehejmos? Ĉu do estas hejmo, kie ankaŭ l' heksametro konatas? Skribas mi sen supersignoj, verson sub la verso mi metas elpalpante en mallumo, tiel same kiel mi vivas, duonblinde kiel raŭpo sur paper' geometradante. Poŝlampeton, libron, ĉion prenis gardistar' de la Lager, poŝt' ne venas, kaj descendas nur nebul' al nia barako. Inter vermoj kaj misfamoj vivas tie ĉi en la montoj franco, pol', italo laŭta, serb' hereza, judo revema, en dispeca febra korpo tamen unu vivo viviĝas atendante bonan famon kaj de virino belan vorton kaj liberan homan sorton, atendante la finon, kiu en tenebroj densaj drone sinkas, atendante miraidojn. Sur la plank' mi inter vermoj kuŝas, best' kaptita. La puloj sieĝantaj resturmadas, sed la muŝarmeo ripozas. Noktas, do per tag' pli kurtas ree la mallibero, vidu, kaj per tag' pli kurtas vivo. Dormas la tendaro. La luno ĝin prilumas kaj la dratoj restreĉiĝas en ĝia lumo kaj vidiĝas trafenestre, ke armite la gardist-ombroj sur la mur' projekciite paŝas inter nokt-voĉetoj. Dormas la tendar'. La sonĝoj, vidu, kara, susure flugas, sur la strikta lok' eksnufas transturnante sin revekito, kaj jam dormas, brilvizaĝe. Sola mi sidas en maldormo, duonfumitan cigaredon sentas en mia buŝ' anstataŭ via kiso kaj ne venas al mi la dormo pacodona, ĉar nek vivi ja, nek morti jam mi scias sen vi, amata. |